Nun ni frontas kompletajn frazojn kaj alineojn, kiuj iusence esprimas ĝuste difinitajn ideojn. Tio povus deturnigi la atenton de la tajpanto tiam, kiam li provus kompreni tion, kion li skribas. Se vi praktikis la antaŭajn ekzercojn, tiel vi ne sentos iajn ajn malfacilecojn, supozeble ke vi kutimiĝis al tajpadi ne interpretante kaj ne analizante.
Ni ne asertas, ke la tajpanto devas sinteni tiel, kiel aŭtomato, sen kompreni tion, kion li skribas. Ni nur celas disvolvigi vian tajpadan lertecon, igante ĝin aŭtomata reago, same kiel la piedirado, babilado, ktp. Post trafinte tiun celon, la ago tajpadi ne plu postulos penadon al vi: tute via atento povos turniĝi al la signifo mem.
Tiuj ĉi ekzercoj estas pli longaj. Ĉiu el ili estiĝas per triopaj alineoj. Pli da graveco estas atribuita al korekteco kaj ritmo. Krome, minimuma rapideco estas postulata. Tie ĉi vi devos uzi la retro-klavon por korektigi la eventualajn  erarojn. Alivorte, nur plenkorektaj tekstoj estos permesataj.
