Korekte pozicii la manojn kaj fingrojn estas tre grave por efike tajpadi. Nepre sekvu la jenajn konsilojn por tio, ke via lernado estu pli rapida.
Poziciiante la manojn:
(1)	La pinto de la montraj fingroj restas sur ĉiu el la du klavoj havantaj reliefajn marketojn, ĉe la centra parto de la klavaro. La plejmulto de la klavaroj estas de la tipo "qwerty" kaj similaj, kies markitaj klavoj estas la "F" kaj la "J". Aliflanke, en la usona Dvoraka klavaro, ili estas la "U" kaj la "H".
rim.: tiuj marketoj funkcias kiel "tuŝsensaj kaptiloj" por ke la fingroj teniĝu ĉe la korekta posicio; tiel, iomete pli spertinte, vi ne plu bezonos rigardi al la klavaro por konvinkiĝi pri tio.
(2)	La flanko de la dikfingroj restas sur la spaco-klavo.
(3)	La pinto de la aliaj fingroj nature restas flanke al la montraj fingroj, laŭ la klavoj de la sama linio.
(4)	La manradiko (la bazo de la mano) restas apud la klavaro, ripozanta sur la subtenaĵo (tableto?). Sen tia subteno, la brakoj laciĝus tro rapide.
Tio estas la ripoza posicio por la manoj. El ĝi, la fingroj moviĝas tra la tuta klavaro, atingante ĉiujn klavojn tiom nature kaj rapide, kiom eble. Por trafi tiun celon, oni uzas specifa rilato inter ĉiu klavo kaj iu fingro. Tiu rilato estos grade lernata dum la baza kurso.
Dum lernante la rilaton inter fingroj kaj klavoj, vi strebu fari tion: ĉiam, kiam vi premos iun klavon, tiam nur la koncerna fingro devas iri al ĝin, tenante ĉiujn la aliajn en iliaj originalaj pozicioj. Post enmemorigi tiun rilaton, vi povos forlaseti la antaŭajn gvidliniojn por tio, ke eblu al vi plidisvolvigi la klav-tuŝan rapidecon.
Poste tiuj ĉi mallongaj klarigoj, vi devas esti preta por komenci trejni en la baza kurso. Kaj ĉiam memoru: lerni tuŝ-sense tajpadi postulas volegon kaj pacienco! Ni fidas je vi, ne elrevigu nin, ĉu akorde?
